Quantcast
Channel: radio – La Ondo de Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 18

Andrzej Pettyn forpasis

$
0
0

La 23an de aprilo 2021 en Milanówek forpasis

Andrzej Pettyn (1938-2021)

Pettyn
pola instruisto kaj radioredaktoro, li en 1957 lernis Esperanton kaj ekde 1962 dum pli ol 40 jaroj laboris en la Esperanto-redakcio de la Pola Radio (kaj dum 12 el tiuj jaroj ankaŭ en la finna redakcio). Pettyn instruis Esperanton, verkis plurajn lernolibrojn, vortar(et)ojn, legolibrojn k. a., inkluzive de la populara lernolibro Ĉu vi parolas Esperante? (1988) kaj la anekdotaro pri famuloj 100 pri cent (1989); lia voĉo sonas en kelkaj instrukasedoj kaj en la instrufilmo Mazi en Gondolando. Li estis komitatano (1972-2001, kun du paŭzoj), estrarano (1977-80) kaj honora membro (2005) de UEA, membro de la Akademio de Esperanto (1976-2007).

Ni funebras pro la morto de nia delonga amiko Andrzej kaj kondolencas al liaj familianoj kaj proksimuloj.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/04/nekrologo-62

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Andrzej Pettyn forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 18